Ta-Nehisi COATES (naskita la 30-an de septembro 1975, en Baltimoro, Marilando) estas usona verkisto, ĵurnalisto kaj instruisto. Li estas plej konata pro siaj tekstoj en la monata revuo The Atlantic, en kiu li traktas la problemojn de la afro-usonanoj kaj priskribas la blankulan superecon kiel ideologion profunde enradikiĝinta en la usona socio [1][2].
Lia lasteeldonita verko The Message, konsistanta el kvar eseoj, estis publikigita en 2024. Temoj inkluzivas la potencon de rakonto kaj rakontado, vizito al Senegalo, renkontiĝon kun instruisto en Suda Karolino kiu estis premata ĉesi uzi la libron de Coates Between Me and the World pri la Suda Usono dum la Jim Crow-epoko kaj priskribo de la vivkondiĉoj de palestinanoj hodiaŭ.